Kastelo en Orlové

En jaro 1612 laŭ la ordono de filo de Andrej Balaška, Žigmund, estis en vilaĝo Orlové sur teraso malantaŭ la rivero Váh konstruita renesanca kastelo. Ĝi forbrulis en jaro 1616. En 1733 estis rekonstruita en barokan stilon kaj pligrandigita. Arkada korto estis kompletigita kun fontano kun barokaj fragmentoj. La kastelon povas publiko viziti ekde la jaro 1984, ene situis muzeo kaj ĉirkaŭe en ampleksa parko troviĝis siatempe ankaŭ zoo. Rilate al tio, ke la kastelo estas jam en privataj manoj estas ankaŭ la eniro nur parte ebla. La kartografia muzeo nun troviĝas en renovigita kastelo en Jasenica.